Soneto pri subĉielflugo
bruligis mi sanktan kandelon 
por voki patrinan spiriton 
kiu prenis tiun inviton 
poste forflugis en ĉielon 

kun patro mi ne havis ligon 
por konfesi pri intimecoj 
al patrino kun amikecoj 
patro donis laborinstigon 

ĉe Bastiono de Silento 
floras Erikoj Rozaliaj 
favoraj por tiu momento 

patrina spirito en roso 
kun lastaj flugoj papiliaj 
proksimiĝas aŭtunetoso 
Bastiono de Silento, la 4an de septembro 2001