Soneto kun Berlin-memoroj
ni ambaŭ iam estis junaj 
Gerd Bussing kaj mi en Berlino 
nun memorojn kovris rutino 
kaj kutimiĝoj oportunaj 

Berlino estis insuleto 
sur la maro de denuncado 
tiu germana hontpuncado 
trairis jam al tempdiskreto 

sur Wannsee ĉio estis rava  
"Halt!" kaj "Achtung!" akvon limigis
kaj ĝuste tie mi navigis 

tiu okcidenta enklavo 
eĉ tro malvasta min ĝoigis 
pere de liberiga savo 
Zuriko, la 5an de septembro 2001