Soneto je la konsidero
"tre estimataj redaktoroj 
ne skribu jam pri terorismo 
sed ĝuste pri aventurismo 
sen aĉaj militaj faktoroj"

la polaj Grandaj Teroristoj 
estas nun naciaj herooj 
eliru de viaj burooj 
ne estu krudaj defetistoj 

en aktoj "Terroristen Schule" 
Piłsudski estas enskribita 
nun oni lin laŭdas regule 

certe "Polujo ne pereis" 
malgraŭ ĝi estis pereita 
poste ĝin teroristoj kreis
Zuriko, la 13an de januaro 2002