Soneto pri la forirarto
"La maljuna homo kaj maro"
Gregorio Fuentes ne vivas 
homaro daŭre sensitivas 
je la legenda fabelaro 

heroo mortis centkvarjara 
aŭtoro pri li tre antaŭe 
memmortigis sin adiaŭe 
diferenco restas amara 

unu ĝois je longa vivo 
eĉ se ĝi ne estis facila 
alia falis al deklivo 

fabelo tamen estas bela 
iom kolera sed trankvila 
certe fascina kaj... "fidela"
Zuriko, la 14an de januaro 2002