Soneto nome Jakub Działak
koncerto estis travivaĵo 
por ni - por li granda sukceso 
ĉe Bach li batalis kun streso  
Rachmaninov estis spritaĵo 

l' plej vigla estis Paganini 
li glutis Mose-fantazion
kaj ankaŭ dolĉan malvazion 
je Ĉajkowski ne volis vini 

la aŭskultantoj freneziĝis 
post bravoj estis Bach kortuŝa 
violonisto parnasiĝis 

Stefan Wirth jes fortepiane 
fariĝis ankaŭ ĉieltuŝa 
montrante grandmajstrecon mane
Zuriko, la 16an de januaro 2002