Soneto skribita kamene
ĉe Bastiono de Silento 
kreskas diversgenraj arbustoj 
sube krevas glaciaj krustoj 
min ĉirkaŭbrakis vintra sento 

sur branĉo eksidis pirolo 
sola birdo en proksimeco 
ĉirpas pepe je agrableco 
iun kanzonon sen titolo 

mi devas tranĉi tiun branĉon 
bedaŭrinde mia amiko 
flugu trovi vian fianĉon 

post laboro flagretas flamoj 
pro varmo vekiĝis formiko 
kameno zumas laŭ ventgamoj
Zuriko, la 19an de januaro 2002