Soneto je deva reveno
bedaŭrinde vintra pejzaĝo 
neiĝos baldaŭ kaj revenos 
griza urbeco kiu ĝenos 
sed ankaŭ kun la avantaĝo 

la plej granda kazo de jaro 
tuj ĉe la komenco okazis 
sur l' nova valuto ĝi bazis 
EŬRO venis al kalendaro 

la svisa franko valoriĝos 
verŝajne ne tuj sed printempe 
kaj Svislando lukse riĉiĝos 

ni eniros la aŭtobuson  
Zuriko atendas nin trempe 
por rimo kuracos ni tuson
Guarda, la 2an de januaro 2002