Soneto pri veteraĉego
tre ofte mi komencas skribi 
meznokte kaj tiam mi scias 
ke mia kapo ne funkcias 
ĉar la vetero volas ĝibi 

tiam mondo fariĝas stranga 
dum genia Mozart naskiĝis 
Verdi mortis kaj mi vertiĝis 
kun diferenco bumeranga 

vivo mallonga vivo longa 
proporcioj estas mezuraj 
sendepende de forto sponga 

ĉu ili ĝuste pagis ŝuldojn? 
mi ne! - ĉar muzoj aventuraj 
senĉese faras kreaĵmuldojn
Zuriko, la 27an de januaro 2002