Soneto pri blanka oblato
estas bela pola kutimo 
dividi kristnaskajn oblatojn 
blanka pano kreas rilatojn 
kun milda frateca intimo 

dum vespermanĝo unu loko 
restas kovrita sed libera 
por nekonatulo ekstera 
kiun oni prenas sen moko 

mi jam kelkfoje ĝin okupis 
ĉi tiun lokon aventuran 
kiam mi tra mondo ŝalupis 

kaj ĉiam oblata etoso 
lasis en mi kortuŝon spuran 
tre signifan sed sen patoso
Zuriko, la 4an de januaro 2002