Soneto kun novjarmemoroj
oni devas tre kore danki 
pri tio scias gastiganto 
gasto kaj ankaŭ atestanto 
kiu komente volas flanki 

iama lia amatino 
kaj li kun nova aŭreolo 
aspektanta kiel idolo 
sed kun tro da adrenalino 

ĉiuj silente montris triston
je la venanta nova jaro
malĝoigante la artiston 

tute ne ekzistas feliĉo 
pro tio ĉi tiu koŝmaro 
transformiĝis al pruda kiĉo
Zuriko, la 6an de januaro 2002