Soneto pri l' pastraj deziroj
al Roman Samsel pastro venis 
"mi esperas ke vi viviĝos 
ĝis dimanĉo - poste perdiĝos"
kaj tiel malsanulon benis 

Roman dudek zlotojn enmetis 
en la paroĥestran poŝegon 
kaj falis en l' propran litegon 
l' bondeziro lin tien ĵetis 

pro tiu ĉi pia deklaro 
mi forigus la sacerdoton 
por ke li preĝu je koŝmaro 

mi forpelus lin al ŝtuparo 
aŭ ĵetus lin en pekan koton 
en mezon de balaaĵaro
Zuriko, la 8an de januaro 2002