Soneto pri barĉo sarmata
kuiris mi sarmatan barĉon 
(Polio iam Sarmatio) 
tio estas mia hobio 
por risoloj faris mi farĉon 

Leonardo la bovlon lekis 
petante la novan porcion 
mi flegos tiun tradicion 
ĉar ĝi la amikecon vekis 

menuo estis sen deserto 
sed tiel nomataj fastkukoj 
venis de Barbara oferto 

kiel fastaj se estas grasaj 
proponas mi temojn por UKoj 
la aferoj ŝajnas amasaj
Zuriko, la 9an de januaro 2002