Soneto ĉielodevena
vienaj kafejoj konataj 
pro tre bombasta konfekcio 
venas de turka tradicio 
per ĉiuj estas aprobataj 

maldensa tre maldensa kafo 
devigis nin ŝanĝi medion 
ankaŭ etan filozofion 
de unu fora epitafo 

ĉu “Ich liebe dich, mein Kropatschek” 
kaj “Das Wort ‘Liebe’ ist leer” 
jes - amo malpleniĝis per ĉek' 

“Sturm” - karakteriza signo 
“elemente. sonette” sur ter' 
de Czernin - ĉie mankas digno 
Vieno, la 10an de oktobro 2002