Soneto kun l' angla devige
filo de Margareta venis 
de Kanado kun amikino 
kiel ĉiam postmorta fino 
kaŭzis ke l' lingvo entreprenis 

la lingvo angla kompreneble 
niaj langoj komencis danci 
sed pensoj ne volis balanci 
precipe mi reagis feble 

verŝajne post unu semajno 
disvolviĝus lingva vigleco 
entute ne temis pri gajno 

mi nur jesis kaj kapon movis 
agis de Barbara lerteco  
sed ĝustan konkludon mi trovis 
Zuriko, la 17an de oktobro 2002