Soneto kun ekzistimago
nia imago pri ekzisto 
estas senscie subjektiva 
kvankam en strebo objektiva 
ĉiu estas verosorĉisto 

ĉe vero ni restas obstine 
kompreneble kun tiu nia 
sed ne kun aliopinia 
defendado pasas rutine 

penige elpensita vero 
estas ne nia sed komuna 
nur nia estas maniero 

dependas de stato kaj loko 
kaj cirkonstanco oportuna 
en ĝi troviĝas ankaŭ moko 
Bastiono de Silento, la 19an de oktobro 2002