Soneto pri filmo kun Szpilman
Barbara antaŭe ne sciis 
ke ekzistis tiu aĉeco 
sen la limo de brutaleco 
ĉe la filmo ŝi emociis 

memorlibro pri okupado 
konvinkas ja per aŭtenteco 
provokas al psika ardeco 
je kiu venas kuracado 

tuj fluas alia reflekso 
ke tiuj iam maljustitaj 
nun mem maljustigas aliajn 

fari etosojn familiajn 
inter semidoj disbatitaj 
estas nekredebla amplekso 
Zuriko, la 2an de oktobro 2002