Soneto por patriotismo
pri terorismo mi jam diris 
ke estas efekta metodo 
de batalo - fariĝis modo 
ĉiuj batalantoj konspiris 

ĉifoje en Moskvo terure 
en la teatra katastrofo 
disfloris terorisma ŝtofo 
tio ripetiĝos future 

pri Ĉeĉenio zorgas rusoj 
tial pri Rusio ĉeĉenoj 
de la zorgoj profitas musoj 

sangaj venkoj de terorismo 
(tiu vero restas kun ĝenoj) 
agadas por patriotismo
Zuriko, la 24an de oktobro 2002