Soneto pri asociiĝo
tiel agadas kapitalo 
ĉu vi ĝin havas aŭ ĉu ne 
profito rezultas malbone 
kaj baldaŭ okazas banalo 

ekzemple riĉa Germanio 
tiel formas demokration 
por akiri laŭeble ĉion 
kun uzado de ironio 

germanoj havas nacifeston 
hodiaŭ - ne en tiu tago 
kiam homoj faris proteston 

la naŭan de novembro venas
terure hontega imago 
kaj deco feston ne eltenas 
Zuriko, la 3an de oktobro 2002