Soneto pri Bethoven-padoj
por arto ni ne havas emojn 
ĉar urbo nin iom lacigas 
ora aŭtuno nin instigas 
en Nussdorf serĉi mildajn temojn 

baldaŭ okazas ke kulturo 
estas por ni destinigita 
per Beethoveno kunligita 
kun apudviena naturo 

memoraĵoj pri lia vojo 
tie sidis kaj tie pisis 
tie kreskis lia levkojo 

tavernoj invitas al "ŝtormo" 
freŝvino "Sturm" nin ankaŭ gisis 
feliĉe en modesta normo 
Nussdorf, la 7an de oktobro 2002