Soneto pri Danubo kaŝe
ni veturas al Bratislavo 
kie DODO bone kuiras 
gastoj manĝas kaj ankaŭ miras 
pri malkutima ŝipa kavo 

Vlčie Hrdlo estas kaŝejo 
ĉe kiu antaŭ tridek jaroj 
okazis akcidentkoŝmaroj 
kaj savis nin Slovnaft-klubejo 

Jozef Zsoldos Ľudovít Malán 
iam estis niaj helpantoj 
Vlado Čelko jam ne plu vivas 

tempo nian memoron trivas 
ekologiaj navigantoj 
daŭre troviĝas en avan' 
Bratislavo, la 9an de oktobro 2002