Soneto kun la kolonelo
pri Jan Bekisz - la kolonelo 
kelkaj ekflustris opiniojn 
kiuj enhavis ironiojn 
sed estis ŝtopita orelo 

mi pri li diras nur tre bone 
ĉar mi lin certe longe konis 
komune navigis eĉ dronis 
li ĉiam agadis impone 

ĉiu de ni posedas mankojn 
sed ne ili pri ni decidas 
ni vidu pozitivajn flankojn 

kamarado dormu eterne 
mi al viaj intencoj fidas 
vi pensis saĝe kaj moderne 
Zuriko, la 1an de novembro 2002