Soneto pri komunumado
kiel gasto de komunumo 
tiam mi skribis esperante 
iujn strangaĵojn proponante 
nun pole agas mia plumo 

malgraŭ sociaj problemetoj 
tiu loĝantaro funkcias 
kaj valoroj bone akcias 
sed certe ne mankas obĵetoj 

idoj de iamaj pramistoj 
nun akordigas tradicion 
kun projektoj de sciencistoj 

en domoj kun genraj blazonoj 
loĝantoj havas ambicion 
ligi gastemon kun rezonoj
Zuriko, la 14an de novembro 2002