Soneto kun gusto betsupa
vespermanĝo estis eĉ brila 
dum Stefan Wisotzki kuiris 
pri la nomo mi iom miris 
sed gusto estis pli utila 

ducent dek frankojn kun trinkmono
por io eksterordinara 
kaj en Zuriko mia kara 
similaĵo estas malkono 

por priskribi multajn menuojn 
mankas loko en la soneto 
mi lasas kuirajn instruojn 

pri barĉo mi tamen mencias 
kun fiŝo anstataŭ kotleto 
ĝis hodiaŭ mi emocias 
Zuriko, la 15an de novembro 2002