Soneto pri fakturopago
ni planis en hejmo kuiri 
sed venis alia decido 
en knajpo okazos kunsido 
do ni baldaŭ devas foriri 

post beno de papo tagmeze 
knajpo okazis liberigo 
sed ne nur de pia instigo 
"gast hejme - Dio hejme" preze 

ĉe fakturo mi palpebrumis 
ĉar mi vidis inter ciferoj  
ruzecon kiu optimumis 

pagado okazas enigma 
ĉiam kun troigaj aferoj 
komplika ankaŭ paradigma 
Zuriko, la 16an de novembro 2002