Soneto kun Adamo-ripo
en silento mi aŭdas voĉojn 
eble malfruiĝis abelo 
aŭ ĥoĥolo pepas sen celo 
sendante por homo riproĉojn 

en radio iu de vico 
ĉefministro diras bombaste 
ke bonstato venas prokraste 
kiel ĉiam cikla malico 

mia edzino aŭdas ion 
en l' alemana dialekto 
tamen mi komprenas nenion 

ĝuste ŝi fermis televidon 
paradizo por intelekto 
montras de Adam-ripo idon 
Zuriko, la 17an de novembro 2002