Soneto - sensenca konvinko
ankoraŭ mi okazon kaptis 
estis tio tragika gesto 
tiu senatana molesto 
ĉar oni min denove baptis 

senato de Esperantio 
kun mi ho! kiel senatano 
mi voĉdonas per lefta mano 
kaj dekstra zorgas pri hantio 

"hokuso pokuso" tri nigraj 
katoj povus feliĉon preni 
sed ili aspektas tre pigraj 

mi partoprenas la ludadon 
kiun mi ne povas elteni 
mi forlasos tiun paradon 
 
Zuriko, la 21an de novembro 2002