Soneto kun hazardovico
ĉu iu volas tion legi 
ĉar mi ja skribas senatente 
pri reputacio turmente 
teme mi emas famon tegi 

eventoj disŝutiĝas riĉe 
kaj mi mem ŝipo kaj stirilo 
plejparte sur aventurilo 
kaj preskaŭ ne ĉiam kondiĉe 

mi malantaŭen enrigardas 
kaj mi rimarkas ke poemoj 
estas sen popularaj temoj 

verŝajne mi devas elekti 
kaj kelkajn problemojn neglekti 
sed pureco valorojn perdas 
Zuriko, la 3an de novembro 2002