Soneto kun la absurdaĵo
aprilinsurekcio falis 
ĝuste en novembro tragike 
argumentoj sonis cinike 
ĉar kamparanoj animalis 

generalo Suvorov' murdis 
ĉiujn ŝuldajn kaj eĉ malŝuldajn 
kaj montris siajn ecojn murdajn 
la situacio absurdis 

poloj en la nuna nocio 
certe ekestus teroristoj 
sen rajto al reklamacio 

Józef Piłsudski ankaŭ estis 
teroristo ĉe anarkistoj 
okupantojn forte molestis 
Zuriko, la 4an de novembro 2002