Soneto kun malmanifesto
polaj PEN-aj intelektuloj 
subtenas eĉ entuziasme 
Usonon kaj tiel marasme 
fariĝas servistaj fekuloj 

interese kiu saĝulo 
reagas al malmanifesto 
ĉar ja ne ekzistas protesto 
kaj neniu kontraŭpostulo 

kiam NATO Serbion batis 
penklubuloj tion subtenis 
kaj ploris kiam paco fatis 

tiuj PEN-isoj kun ŝafmensoj 
nun al tiu konkludo venis 
ke entute ne gravas pensoj 
Zuriko, la 5an de novembro 2002