Soneto pri tekstoj bultenaj
mi ricevas multajn bultenojn 
en ĉiuj troviĝas enhavoj 
por oldaj avinoj kaj avoj 
kaj scipovas provoki ĝenojn 

eldonado por eldonado 
kun redakciaj ambicioj 
je loĝlokaj koalicioj 
kiel nutraĵo por klaĉado 

bultenoj krom ĉio alia 
montras loĝantarmentalecon 
en aga delikto media 

laŭŝajne estas ja neŭtrala 
sed tamen subtenas servecon 
ĉiam per vorto "aktuala"

Zuriko, la 7an de novembro 2002