Soneto kun peto al Dio
mi preĝas al Vi mia Dio 
kaj mi kredas ke Vi ne aŭdas 
tiujn kiuj denuncojn laŭdas 
ke mi pigre zorgas pri ĉio 

kiel Vi vidas mi laboras 
eĉ se la vivo portas batojn 
mi esploras diversajn fatojn 
kaj tio tre ofte fetoras 

etan spuron mi certe lasos 
sed ĉu ĝi povus korojn pisti 
kaj ĉu perfideco forpasos? 

mi fidas je Via protekto 
Vi scipovas ankaŭ insisti 
je favora por mi efekto
Zuriko, la 11an de decembro 2002