Soneto pri sledaventuro
brilis aŭrore neĝaj rokoj 
kaj alpaj flavbekaj monedoj 
volis sidi sur nia sledoj 
disiĝis iliaj invokoj 

paŝo post paŝo estis glate 
ni tiris nian veturilon 
ĝuante arbaran trankvilon 
tuŝante neĝon delikate 

survoje paŭzo por ripozo 
kaj denove marŝo duhora 
laŭ nia volonta prognozo 

glito estis maladekvata 
al frua supreniĝo fora 
kara monto estu laŭdata
Zuriko, la 17an de decembro 2002