Soneto venka kontraŭ si mem
matenmanĝo... kun malefico 
mi venkis tuj poste malvenko 
alvenis pro malĝusta benko 
kaj denove la sama vico 

post momento komentario 
sonis jene "ridas la lasta" 
en situacio prokrasta 
ekestis luda averio 

mi ekvidis ion unikan 
venka ekbrilo de okuloj 
kreis bestan staton tragikan 

mi volas aranĝi konventon 
kun kelkaj ludindaj postuloj 
ĉu ludado detruas senton?
Zuriko, la 21an de decembro 2002