Soneto - l' kvina datreveno
ni iris al la urbodomo 
dufoje "ja" esperante "jes" 
tio estas tre simpla promes' 
kiun donas homo por homo 

antaŭe falis nekredeble 
jam duafoje la demando 
"al iu vi...?" ĉu propagando 
aŭ ĉu mi aspektis tre feble? 

nin gastigis korporacio 
"Pesilo" - ĉu ne metafora? 
miksaĵo - mistika racio 

nur ni kaj niaj atestantoj 
tiu akto ne estis mora 
sed tre grava por geamantoj 
Zuriko, la 23an de decembro 2002