Soneto pri proksimaj faroj
bona Dio permesis fini 
tiun jaron - estu dankema 
estas libertempo klaĉema 
do klaĉu kion elimini 

verŝu per ĉampano salmeton 
pravulon deziru sinceron 
avarulon donu prosperon 
tristulon sendu radieton 

ne fidu tro demokration 
sed iru antaŭen kuraĝe 
por malkovri se eblas ĉion 

anĝelon ekvidu sub nubo 
kaj prenu inspiron engaĝe 
komencu agadi sen dubo 
Zuriko, la 31an de decembro 2002