Soneto pri jaroj volontaj
amiko proponis renkonton 
vento suno kaj onda bruo 
silenta parolevoluo 
ĉe kafo mi aŭdis rakonton 

Barbara venis de vojaĝo 
ŝi pruvis kvaliton de loko 
rakontante venis al moko 
alidire estis damaĝo 

trovi dometon por ferioj 
ŝajnas tre komplika afero 
kun diversspecaj eŭforioj 

eliras de agoj konfrontaj 
cent teaj rozoj kun espero
por niaj dek jaroj volontaj
Zuriko, la 12an de februaro 2002