Soneto pri leĝofuŝado
komencu ni de demandantoj 
ĉu demokratia movado? 
aŭ nur ĝia interpretado 
farita ruze por regantoj? 

en Svisio regas popolo 
kiu nomiĝas suvereno 
ĉiu sur la propra tereno 
laŭ la majoritata volo 

tamen okazas ke aferoj 
akceptitaj de loĝantaro 
malaperas en povaj sferoj 

tio eĉ se ne komprenata 
permesas dubi pri leĝaro 
je malforteco demokrata
Zuriko, la 13an de februaro 2002