Soneto dum koncerto de Braĉ
naŭ jarojn kune kun Barbara 
la plej feliĉaj miaj jaroj 
sen la internaj kontraŭstaroj 
nur kun ŝi dum tempo kompara 

sen intervjuoj kaj reklamo 
vivo trapasas nur private 
nature kaj ne surogate 
sen iu superflua famo 

okaze de la datreveno 
ni auskultas ciganan grupon 
Braĉ ŝajnas reva fenomeno 

grupo estas internacia 
sublimiganta la okupon 
je la muziko tradicia
Zuriko, la 14an de februaro 2002