Soneto pri DADA vestada
antidada estas ja dada 
klarigis min iu gvidanto 
de muzeo kaj protektanto 
de dada ĉiam maskerada 

maskiĝuloj blovas trumpetojn 
sed ne ludas nur imitadas 
sencon de ludo false gradas 
tonojn kaj profanas estetojn 

mi diras dada erarada 
de tiuj eraroj devenas 
blasfemada kaj ĥoĥolada 

spektaklo ne estas Konrada 
ĉar diletantecon ĝi tenas 
etoso ŝajnas malparada
Zuriko, la 16an de februaro 2002