Soneto kun sento kaj timo
l' unua en la historio 
la esperanta parlamento 
provokas min al sentimento 
kaj same al maleŭforio 

konsulo kaj gesenatanoj 
estas saĝaj kaj simpatiaj 
ankaŭ ekzotaj  kaj pasiaj 
ili nomiĝas civitanoj 

tamen mi ne ĵuras laŭvorte 
ĉar vorto por mi estas grava 
kaj de komenco agas forte 

ruĝan skarpon mi ne almetas 
sur mia korpo jam tro ava 
sed nur pri prudento mi petas
Le Locle, la 24an de februaro 2002