Soneto voje al silento
antaŭ dek jaroj de Berlino 
trajno ne frapis sed navigis 
kiam limon traveturigis 
ekestis komenco post fino 

se mi revenus mi ne vivus 
kaj nun mi vivas tre kontenta 
mia trankvilo pormomenta 
daŭras kaj mi ĝin ekkultivus 

kelfoje mi ne revenadis 
al miaj konstantaj loĝejoj 
restante ĉion mi nomadis 

pro tio mi eĉ povas plori 
sed mi ĝojas pro novsidejoj 
ĉar mi volas vivon esplori
Zuriko, la 25an de februaro 2002