Soneto pri mia sepulto
kiam mi mortos - eĥo portos 
informon kun fulmrapideco 
"finfine" respondos larĝeco 
kaj postmodernistoj risortos 

ili venos poste al urno 
kaj pri mia vivo laŭdegos 
eble ankaŭ iun delegos 
kiu kapablas pri nokturno 

Barbara disŝutos la cindrojn 
al Limmato kie mi ridis 
kelkaj tuŝos nigrajn cilindrojn 

iu sur la bordo kandelon 
bruligos ĉar helon mi fidis 
per lumo mi atingis celon
Zuriko, la 4an de februaro 2002