Soneto pri ligo kun tero
mi ne dormas ĉar pensoj dancas 
tiel rapide ke mi perdas 
prudenton - sentoj herdas 
ĉar vero perfide bilancas 

mi ŝaltas la televidilon 
kaj iu laŭte sen ĝenado 
parolas je propra laŭdado 
ne ne - mi bezonas trankvilon 

silento ekestis - tuj poste 
forta pluvo komencis zumi 
tre malvarme tamen malfroste 

"mi ne forlasos propran teron" 
aŭdante mi volis konsumi 
vane iam perditan veron
Zuriko, la 6an de februaro 2002