Soneto pri dada-ordeno
mi sendis afablan leteron 
al mia lernejkolegino 
ŝi ŝajnas mia legantino 
almenaŭ mi havas l' esperon 

mi telefonas al patrio 
kaj demandas pri ŝia farto 
ŝi ne loĝas en tiu parto 
kiu povas esti partio 

iam disputis ni pri virtoj 
ekzemple pri patriotismo 
dum estis okazo por flirtoj 

kun ni iam ŝercis bonfarte 
Lenin Piłsudski dadaismo 
de ŝi ŝatata Bonaparte
Zuriko, la 8an de februaro 2002