Soneto obscena kun ŝmaco
en Svisio tro ĝentileca 
homo ne plu estas ŝatata 
li tuj fariĝas suspektata 
kiel ulaĉo ruzuleca 

mi eniras LoRa-n studion 
kaj velĉapon mi ne deprenas 
eventuale mi ĉagrenas 
ĉar moro signifas nenion 

al virino mi donas manon 
kiel unua atendante 
de ŝi komprenon ne ĉikanon 

mi ŝmacas laŭte dum manĝado 
bonajn kutimojn evitante 
ĉar helveto estas domado
Zuriko, la 9an de februaro 2002