Soneto pri pena simpleco
mi ŝatas skribi esperante 
eĉ se la lingvo nervozigas 
ankaŭ subtilecojn forigas 
kaj mi min sentas diletante 

ideo de lingvo mirinda 
sed ĉiam en instinkto sidas 
tio kion oni ne vidas 
por enhavo estu pli binda 

simpleco ofte komplikiĝas 
kiam penso devas esprimi 
tion kio ĝuste simpliĝas 

mi skribis pli ol en imago 
troviĝas eblecoj por rimi 
kaj ĉio sen kroma propago
Zuriko, la 12an de marto 2002