Soneto pri ekspozicioj
mortis Gadamer saĝa homo 
iam mi postiris la voĉon 
sed poste mi faris riproĉon 
kun palpebrumuma sindromo 

Victor Guirard montris pentraĵojn 
kiujn estis agrable vidi 
poste mi iris por malfidi 
jam historiajn banalaĵojn 

Jan Zieliński ankaŭ Bächtold'oj 
konvinkis min por komunismo 
en Strauhof kun oportunismo 

heroo kaj liaj koboldoj 
kun Giangiacomo Feltrinelli 
svisie por burĝojn forpeli
Zuriko, la 14an de marto 2002