Soneto tamen senbiera
kutime dum tago patrika 
mi trinkas glason da biero 
sed nun pro irlanda fiero 
trista estas festo zurika 

sankta Patriko enmiksiĝu 
en ago de la samlandanoj 
ili ja estas eŭropanoj 
pro fiereco ne vertiĝu 

mi hodiaŭ nenion trinkos 
devenantan de irlandanoj 
kaj ilia biero sinkos 

kompreneble estas nur ludo 
je kiu ekestas profanoj 
sed validas tiu konkludo
Zuriko, la 17an de marto 2002