Soneto dum librolegado
mi ne malŝuldigas erarojn 
en la libroj sen mia kulpo 
ili min timigas per pulpo 
kiu elvokas kontraŭstarojn 

presitajn librojn mi disdonas 
kun espero montranta temon 
ke legantoj konas problemon 
kaj mi pardonpeton proponas 

antaŭe mi mem zorge legis  
sed erarojn mi ne ekvidis 
ili en presejo min tegis 

starante antaŭ mikrofono 
mi trovis eraron kaj sidis 
elsendo daŭris jam sen tono
Zuriko, la 21an de marto 2002