Soneto por tago de akvo
unue la hidrologio 
Mondan Tagon de Akvo festas 
nur aplaŭdas kaj ne protestas 
same meteorologio 

veteron povas antaŭvidi 
faksperta meteorologo 
sen influo al suna logo 
ĉar nubojn ne povas dividi 

sen akvo nenio okazas 
entute ne ekzistas vivo 
ekzemple viro sin ne razas 

pro akvomanko ni soifas 
nur dum pluvado sur deklivo 
homo opinion modifas
Zuriko, la 22an de marto 2002